Hans Meyer

From Wikipedia, the free encyclopedia

Hans Meyer

Hans Heinrich Josef MEYER (22a de marto 18585a de julio 1929) estis germana geografo el Hildburghausen, kiu estis la filo de eldonisto Herrmann Julius Meyer (1826-1909). Hans Meyer ŝajne estis la unua eŭropano kiu alvenis al la montopinto de Kilimanĝaro 5 895 m (19,341 ft). Kilimanĝaro fakte havas tri pintojn: Ŝira, 3 962 m (12 999 ft); Maŭenzi, 5 149 m (16 893 ft); kaj Kibo, kies pinto estis atingita de Meyer en 1889. Por tio li kunlaboris kun Ludwig Purtscheller.

Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...
Hans Meyer
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 22-an de marto 1858 (1858-03-22)
en Hildburghausen
Morto 5-an de julio 1929 (1929-07-05) (71-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Südfriedhof Leipzig (en)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Vajmara Respubliko (1919)
Germana Imperiestra Regno (1918)
Alma mater Universitato de Lepsiko
Memorigilo Thumb
Familio
Patro Herrmann Julius Meyer
Frat(in)o Hermann Meyer (en)
Edz(in)o Elisabeth Haeckel (en)
Parencoj Walter Haeckel (en) (bofrato)
Okupo
Okupo esploristo
geologo
natursciencisto
botanika kolektisto
geografo
eldonisto
universitata instruisto
zoologia kolektisto
vdr
Fermi
Thumb
Memorŝtono rekonante la ascendon de Meyer al Monto Kilimanĝaro en Nacia Parko Kilimanĝaro, Tanzanio.
Thumb
Tomboŝtono de Hans Meyer en Leipzig.

Kelkaj publikaĵoj

  • Eine Weltreise (Veturo ĉirkaŭ la mondo), 1885
  • Zum Schneedom des Kilima-Ndscharo, 1888
  • Ostafrikanische Gletscherfahrten, 1890
  • Die Insel Tenerife (La insulo Tenerife), 1896
  • Der Kilima-Ndscharo (Kilimanĝaro), 1900
  • Die Eisenbahnen im tropischen Afrika (Fervojoj en tropika Afriko), 1902
  • In den Hoch-Anden von Ecuador: Chimborazo, Cotopaxi, etc. (En Altaj Andoj de Ekvadoro; Ĉimborazo, Kotopaksi ktp.), du volumoj 1907
  • Niederländisch-Ostindien. Eine länderkundliche Skizze (Nederlanda Hindio; Skizo de la lando), 1922

Referencoj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.