Hugh David POLITZER [hju DEJvid POLicer] (n. la 31-an de aŭgusto 1949) estas usona fizikisto. En 2004 li partigis kune kun David Gross kaj Frank Wilczek la Nobel-premion pri fiziko pro ilia eltrovo de la kvantummekanika teorio de "asimptota libereco".
David Politzer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Hugh David Politzer | |||||
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1949 (75-jaraĝa) en Nov-Jorko, Nov-Jorkio | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Kalifornio vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | The Bronx High School of Science (en) - diplomo de sekundara lernejo (–1966) Universitato de Miĉigano - fiziko (–1969) Universitato Harvard - fiziko (–1974) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto universitata instruisto nuklea fizikisto teoria fizikisto vd | ||||
Laborkampo | Fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Sidney Coleman vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | kvantuma kolordinamiko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Politzer naskiĝis en Nov-Jorko, Usono en 1949. Li bakalaŭriĝis ĉe la Universitato de Miŝigano en 1969. En 1974 li doktoriĝis de la Universitato Harvard, Masaĉuseco.
En sia unua eldonita artikolo (1973), Politzer priskribis la fenomenon de asimptota libereco, kiu tenas ke ju pli proksimiĝas kvarkoj, des pli la nuklea forto inter ili malfortiĝas, tiome ke ili agas kvazaŭe kiel liberaj eroj. Asimptota libereco, ankaŭ sendepende eltrovita de David Gross kaj Frank Wilczek ĉe Universitato Princeton, estis grava en la evoluado de kvantuma kolordinamiko.
Kune kun Thomas Appelquist [AP'lkvist], Politzer antaŭdiris la eston de "ĉarmonio", elementa partiklo farita el ĉarma kvarko kaj ĝia kontraŭpartiklo. Ĉi tiu estas konata kiel la "J/Ψ partiklo".
Politzer estis Junior Fellow (docento) ĉe la Harvard Society of Fellows ekde 1974 ĝis 1977, antaŭ translokiĝo al Caltech (California Institute of Technology) kie li nun (1995) estas profesoro de teoria fiziko.
En 1989 li havis roleton kiel fizikisto Robert Serber de Projekto Manhattan (vidu Atombombon) en la filmo Fat Man and Little Boy.
Eksteraj ligiloj
- Nobelpremio retpaĝaro angle
- David Politzer ĉe Caltech Arkivigite je 2012-11-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.