Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gymnorhina tibicen (antaŭe Cracticus tibicen) estas mezgranda nigrablanka paseroforma birdo indiĝena en Aŭstralio kaj suda Novgvineo. En la angla ĝi estas konata kiel aŭstralia pigo (angle: Australian magpie) pro la similaj nigra-blankaj plumoj, kvankam ĝi estas nek pigo nek proksima parenco de pigoj. Ĝi estas membro de la Artamedoj kaj parenca al la birdoj de la genro Cracticus. Iam G. tibicen estis konsiderata tri malsamaj specioj, sed zonoj de hibridiĝo inter formoj plifortigis la ideon de ununura specio kun kelkaj subspecioj, el kiuj almenaŭ 9 estas nune agnoskataj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.