Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
György VASTAGH [djordj vaŝtag], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun distinga vorteto (=pli aĝa) id. György Vastagh estis hungara pentristo, ilustristo, fotisto. Lia nobela antaŭnomo estis alsótorjai [alŝOtorjai], liaj filoj estis Béla Vastagh, Géza Vastagh kaj la samnoma György Vastagh, lia nepino estis Éva Vastagh, lia nepo estis László Vastagh.
György Vastagh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | György Vastagh |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1834 en Szeged |
Morto | 21-an de februaro 1922 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 37/1-1-32 |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstra imperio Translajtio (Hungara Reĝlando) |
Familio | |
Infanoj | Béla Vastagh, Géza Vastagh, György Vastagh |
Okupo | |
Okupo | pentristo portretpentristo genre painter (en) |
György Vastagh [1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1834 en Szeged, li mortis la 21-an de februaro 1922 en Budapeŝto.
György Vastagh batalis en la hungara armeo dum la Hungara revolucio de 1848, poste li kaŝiĝis por eviti la trudan soldatiĝon en la aŭstran armeon. En 1854 li eklernis en Akademio de Belartoj de Vieno. En 1858 li malfermis atelieron kun fotisto en Kolozsvár, li okupiĝis ankaŭ pri fotado. En la sekvaj jardekoj li vivis aŭ en Kolozsvár, aŭ en Vieno kaj aŭ en Budapeŝto. En tiuj lokoj li pentradis portretojn kaj ĝenrojn, malofte freskojn, krome li ofte pentradis en Transilvanio. Intertempe en 1863 li edziĝis, poste la paro vivis du jarojn en Ploiești.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.