From Wikipedia, the free encyclopedia
György Fejér [djordj fejEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejér György estis hungara pastro, preposto, kanoniko, profesoro, bibliotekestro.
György Fejér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1766 en Keszthely |
Morto | 2-an de julio 1851 (85-jaraĝa) en Peŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | teologo filozofo historiisto bibliotekisto |
György Fejér naskiĝis la 23-an de aprilo 1766 en Keszthely. Li mortis la 2-an de julio 1851 en Pest (urbo).
György Fejér lernis filozofion en Reĝa Universitato de Buda, ekde 1785 teologion en Pozsony. Li pastriĝis en 1790, poste li estis ĉefamilia edukisto. En 1796 li iĝis pastro en Székesfehérvár, inter 1797 kaj 1810 en Nagykovácsi. Li estis profesoro en Reĝa Universitato de Pest inter 1808 kaj 1818 (li estis dekano en la studjaro 1816), poste li estis inspektoro en Győr, samptempe reĝa konsilisto kaj preposto. Ekde 1824 li gvidis la Universitatan Bibliotekon de Pest. En 1840 li estis nomumita kanoniko. Li pensiuliĝis en 1843. Li kontribuis ekzemple poemojn, historiajn studojn, tradukis dramojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.