biografio pri hungara bestokuracisto From Wikipedia, the free encyclopedia
György Fehér [djordj fehEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fehér György estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
György Fehér | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1928 en Keszthely |
Morto | 13-an de januaro 2009 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | universitata instruisto bestokuracisto |
György Fehér[1] naskiĝis la 8-an de novembro 1928 en Keszthely, li mortis la 13-an de januaro 2009 en Budapeŝto.
György Fehér maturiĝis en premonstrata gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li studis en Agrikultura Universitato (en ties fakultato en Keszthely), sed li akiris agronomian diplomon en kampuso Gödöllő en 1951. Li jam estis vicasistanto en la universitato ekde 1948, inter 1952-1955 li ricevis stipendion. Li estis lektoro en Veterinara Universitato de Budapeŝto inter 1956–1965, dum li akiris bestokuracistan diplomon en 1960 kaj pli frue en 1955 li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis docento (1965–1970), poste profesoro kaj katedrestro (1970–1988). Li specialiĝis pri anatomio de bestoj. Li ricevis premiojn en 1973, 1985 kaj 1986. Li edziĝis en 1955, lia edzino naskis filinon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.