From Wikipedia, the free encyclopedia
Guy BÉART (vera familinomo: BÉHAR) (naskiĝis la 16-an de julio 1930 , mortis la 16-an de septembro 2015) estis franca kanzonisto, kaj porulo de Esperanto (foje li kantis kanzonon en E-o, kaj salutis dum la U.K. en Monpeliero.)
Guy Béart | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Guy Isidore Béart |
Naskiĝo | 16-an de julio 1930 en Kairo |
Morto | 16-an de septembro 2015 (85-jaraĝa) en Garches, Francio |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Cemetery of Garches (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Liceo Henri-IV Cours Simon Altlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj International College, Beirut (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Cécile de Bonnefoy du Charmel (en) (1959–1959) Geneviève Galéa (en) |
Infanoj | Emmanuelle Béart ( Geneviève Galéa (en) ) Ève Béart (en) ( Cécile de Bonnefoy du Charmel (en) ) |
Okupo | |
Okupo | televida produktoro (1966–1970) televida prezentisto (1966–1970) kantisto (1954–) inĝeniero kantaŭtoro aktoro aŭtobiografo filmkomponisto |
Li naskiĝis en Kairo,ĉar lia patro eksperto pri kontregistrado partoprenis kreadon de entreprenoj. Tial lia infanaĝo pasis ankaŭ en Grekio, Francio, Usono kaj Libano. Li akiris vastan ĝeneralan kulturon, samtempe arta kaj scienca. Li sekvis kurson pri muziko kaj scipovas ludi plurajn muzikilojn, sed siajn studojn li direktas al inĝenierarto kaj diplomiĝas el la fama franca inĝenierlernejo ‚’’Ponts et Chaussées’’ fakiĝinta pri fendiĝado en betono. Li finfine orientiĝas prefere al la kanzono kaj provas samtempe kanti kaj verki kanzonojn
Li fariĝas fama tiukampe, post kiam la kantistino Patachou elektas kantas kaj famigas “Le bal chez Temporel” (Temporel-a balejo) kiu estis lia unua sukceso. Poste Zizi Jeanmaire kaj Juliette Gréco famigas „Chandernagor“ kaj „Qu’on est bien“ (kiom bone sentiĝas oni en brakoj de iu el la alia sekso). Fine en jaro 1957 li mem registras diskon kaj komencas esti konata ankaŭ kiel kantisto. Kaj tia famiĝas per kanzono „l’eau vive“ (tiu lasta iĝis tiom „klasika“, ke oni nun lernas ĝin en la lernejoj) .
Béart eniĝis en la sama skolo ol Georges Brassens tiu de la verkistoj-memkantistoj kun Gitaro, kiuj kantas kanzonojn simplajn por aŭskulti, sed ofte kompleksajn kaj beletrajn en siaj entenoj.
Krome de tio li aranĝas dum jaroj (de 1963 ĝis 1970) serion de televidelsendoj kie renkontiĝas ĉiuj famuloj de la kanzona, spektakla kaj pli ĝenerale arta medio, kaj lia modernismo rememorigas, ke lia estas destude inĝeniero, samtempe kiel poeto.
Post “eklipso”, dum la jardekoj 70-aj kaj 80-aj, li denove surigas la scenojn en la jaroj 90-aj kaj fervora publiko, ĉefe de eksaj junuloj sed ankaŭ de nuntempaj junuloj, akceptas lin.
Famaj titoloj, krom tiuj cititaj ĉi-supre:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.