From Wikipedia, the free encyclopedia
Gustav QUECK (naskiĝinta la 18-an de marto 1822 en Zadelsdorf, mortinta en 1897 en Trzebiatów) estis germana filologo klasika kaj gimnaziestro.
Gustav Queck | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de marto 1822 en Zadelsdorf | ||||
Morto | 1-an de januaro 1897 (74-jaraĝa) en Trzebiatów | ||||
Religio | Evangelia Eklezio en Germanio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | klasika filologo gimnazia instruisto klasikisto vd | ||||
Aktiva en | Jena vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gustav Adolf Queck, estante filo de la lernejestro Johann Gottlob Queck, frekventis ekde 1833 la Rutheneum-gimnazion en Gera antaŭ studoj (inter 1841 kaj 1845) ĉe Universitato de Jena pri teologio kaj filologio. Grava instruisto lia estis Ferdinand Gotthelf Hand, kiu altrudis Queck al scienca esploremo. Post ties morto (1851) Queck eldonis biografion de la instruisto. Jam baldaŭ Queck iĝis membro de la filologia seminario kiun li poste estris dum du jaroj. Ekde 1833 li instruistis ĉe la nove fondita lernejo de Karl Volkmar Stoy. La saman jarojn li gajnis premion universitatan en Jena per sia skribitaĵo De Euripidis Electra. Ĝi ankaŭ akceptitis kiel disertacio. En 1845 Queck krome ricevis la Lynker-stipendion kaj faris (poste presitan) paroladon en la universitata kirko pri la teologo Martin Chemnitz.
En la 1.7.1845 Queck iĝis kunlaboristo (collaborator) ĉe la Princa gimnazio de Sondershausen. Liaj praktikaj spertoj kaj fakaj konoj ebligis la far-maldevon de la deviga provjaro. En oktobro 1850 oni nomumis lin lernejestro kaj, je pasko 1850, profesoro. Dum 21 jaroj ĉelernejaj li daŭrigis siajn sciencajn studojn. Li eldonis stilajn esplorojn pri Tito Livio kaj komentitan lernejan eldonon de la verko de Gaius Iulius Caesar pri la interna milito. Okaze de la 300-a datreveno fondiĝo de la Universitato de Jena li verkis eseon pri la rilatoj inter gimnazio kaj altlernejaro.
En aŭtuno 1848 li kandidatis sukcese pri deputiteco ĉe la Princa parlamento de Schwarzburg-Sondershausen.[1] Dum 93 kunsidoj inter junio 1849 kaj marto 1850 la parlamento permesis novan konstitucion lanan kaj balotadordon plenumantan la liberalismajn postulojn de la revolucio de 1848.[2]
Kiam la estrado de la gimnazio en Arnstadt ekliberis je la komenco de la jaro 1866-a, Queck ja kandidatis[3] sed pro politikaj kialoj malsukcesis.[4]. Queck maldungiĝis en Sondershausen je la fino de marto kaj ricevis medalon pri meritoj pri artoj kaj sciencoj okaze de la foriro.[5]
Queck do decidis iri en Prusion, en Pomerion. Li estis unua orda profesoro kaj vicestro ĉe la Urba gimnazio de Pyrzyce. En la 1.10.1867 li iĝis estro de la nova provizora gimnazio en Drawsko Pomorskie. Tiun ĉi instituton Queck gvidis dum 25 jaroj. Dume la lerneja konstruaĵo novkonstruitis (inaŭguro estis en al 18.10.1869), kun loĝejoj por lernantoj kaj lernigistoj. en 1870 la provizoreco de la lernejo malekvalidis kaj Queck plialtrangiĝis. En al 16.9.1879 oni aljuĝis al li la ordonon de la Ruĝa aglo (4-a klaso). En la 1.10.1892 li retiriĝis (tiam li ricevis la menciitan ordonon denove, nun de la 3-a klaso). La mallongan pensiulan tempon li ĝuis en Trzebiatów.
En la 3.10.1847 li estis edziniginxta en Markvippach Ida Johanna Rosetta Schubert (* 1825), la filinon de la kavalirbeinposedanto August Schubert. Filio ilia estis la gimnaziinstruisto Georg Queck (* 1850).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.