From Wikipedia, the free encyclopedia
Gurgen Grigori Sevak (familia nomo: Grigorjan) estis soveta esperantisto, armeno, lingvisto. Li naskiĝis la 15-an de aprilo 1904 en Tbiliso, Kaŭkazo kaj mortis la 30-an de novembro 1981[1].
Gurgen Sevak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1904 |
Morto | 30-an de novembro 1980 (76-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • armena • rusa |
Ŝtataneco | Armenio Sovetunio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En la jaro 1924 li finis la lernejon „Nersisjan“ de Tbilissi kaj eniris la Erevanan Universitaton, kiun li finis en la jaro 1928. 1937 li kandidatiĝis kaj en la jaro 1949 — doktorigis. Membro de Akademio de Sciencoj de Armena Soveta Socialisma Respubliko kaj de Akademio de Esperanto, doktoro de filologiaj sciencoj, en la Universitato de Erevano li kiel docento gvidis la katedrojn de armena lingvo kaj metodologio de lingvoscienco.
Esperantisto de 1921, li faris multajn prelegojn, kursojn, publikigis artikolojn en Tbiliso ĝis 1924, poste en Erevano. En 1925 li organizis Armenujan Esperantistan Union kaj iĝis ĝia prezidanto. Poste li estis la sekretario de Armenuja komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU). Li estis membro de la Lingva Komitato kaj de la Lingva Komisiono de SEU, verkis lernolibron por armenoj, 1930, tradukis por Heroldo de Esperanto kaj Sennacieca Revuo. Krome li verkis romanojn, dramojn kaj versojn, el kiuj plej multaj nur publikiĝis en manuskripto. En 1958 li provis iniciati ĉiumonatan bultenon de la titolo Armena Esperantisto, sed pro la politikaj kondiĉoj en tiama Sovetio ĝi povis aperi nur unufoje en 1948 kaj poste estis ne plu eldonita.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.