La Gulaga Arkipelago 1918-1956 (ruse Архипелаг ГУЛАГ) estas la plej grava, trivoluma verko de Aleksandr Solĵenicin, verkita kiel historia raporto, estiĝinta en la jaroj 1958-1968. Okcidente ĝi estis unuafoje eldonita en 1973, en Sovetunio oficiale en 1989 (pli frue funkciis kiel samizdato). La verkaĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.

Rapidaj faktoj Архипелаг ГУЛАГ, literatura verko ...
Архипелаг ГУЛАГ
Thumb
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroAleksandr Solĵenicin
Lingvoj
Lingvorusa lingvo
Eldonado
Eldondato1973
LokoFrancio
EldonejoÉditions du Seuil
Ĝenroeseo aŭtobiografio
Loko de rakontoSovetunio
HonorigojLa 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Fermi

La verko estas okulfrapa atesto de krima agado de komunisma sistemo en Sovetunio. La aŭtoro, profitante siajn spertojn, montris evoluon kaj disvastigon de la sistemo de soveta malliberigado, kies primara celo estis "elimino de malamikaj soci-klasoj". Konsekvence establiĝis la tuta "arkipelago" de koncentrejoj kaj tendaroj de mortiga laboro, nomata de la estranta institucio (Glavnoje Upravlenije Lagierej) Arkipelago GULag. La verko atestas laŭgradan senigadon de la homo de ties digno kaj devigado al mallibera laboro kun altideaj sloganoj.

En la okcidenta civilizo la libro kaŭzis grandan ekmoviĝon, kiu rezultigis disblovon de iluzio pri la komunisma sistemo kaj malfortigon de influoj de okcidenteŭropaj komunistoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj en Esperanto

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.