municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Guijo de Granadilla [GIĥo de granaDIja] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kacereso, regiono Ekstremaduro.
Guijo de Granadilla | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10665 | ||
Retpaĝaro | guijodegranadilla.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Teodoro Jiménez Sánchez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 632 (2008) | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 12′ N, 6° 10′ U (mapo)40.1937514-6.163317 [+] | ||
Alto | 390 m [+] | ||
Areo | 74,55 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Guijo de Granadilla [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas guijarreños. La censita populacio en 2008 estis de 632 loĝantoj.
Guijo de Granadilla estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 390 m; je 120 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 74,55 km².
La vegetaĵaro tipa de la areo estas anzinoj, korkokverkoj kaj makiso kie hegemonias cistoj, genistoj kaj ruĝa lavendo.
La klimato estas tipa mediteranea, kun plej varmaj monatoj julio kaj aŭgusto kun mezaveraĝaj temperaturoj de 27 °C kaj la plej malvarmaj monatoj decembro kaj januaro kun mezaveraĝaj temperaturoj de 7,5 °C. La pluvo ĉefe vintre kun 275 mm.
Agrikulturo (ĉefe olivoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj kaproj). Iom da konstruado kaj servoj.
En Guijo de Granadilla loĝis kaj mortis la poeto José María Gabriel y Galán. La parolmaniero, la pejzaĝoj kaj la popola idiosinkrazio de la loĝantaro inspiris plej parton de ties poezio. La municipo de Guijo de Granadilla konservas la domon kie loĝis la poeto, konvertita en muzeo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.