From Wikipedia, the free encyclopedia
La Guelaguetza (el la Zapoteka guendalizaa, "kunlabori") estas festo kiu okazas en la urbo Oaxaca de Juárez, en la ŝtato Oaxaca, en Meksiko. Ĝi formas parton de la popularaj kultoj al la Madono de Monto Karmelo, tial ĝi okazas la du plej proksimajn lundojn al la katolika festo de Maria (la 16-an de julio). Ĝi estas ankaŭ konata sub la nomo de la lundoj de la Monteto (hispane los lunes del Cerro), tial ke la koro de la festo estas la monteto del Fortín, kiu kulminas en la centro de la urbo Oaxaca. En sia pli ampleksa koncepto, la Guelaguetza reprezentas ne nur kunlabori, sed ankaŭ tutan sintenon aŭ kvaliton per kiu oni naskiĝas, amon al proksimulo de ĉiu zapoteka loĝanto al siaj fratoj, sintenon de kundivido de naturo kaj vivo.[1]
En ĉi tiu festo, partoprenas folkloraj grupoj de la ok regionoj de la ŝtato:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.