Guðbergur Bergsson

islanda verkisto (1932–2023) From Wikipedia, the free encyclopedia

Guðbergur Bergsson

Guðbergur Bergsson naskiĝis la 16-a de oktobro 1932 en Grindavík, fiŝista vilaĝo sur la sudorienta bordo de Islando kaj mortis la 4-an de septembro 2023. Li estis unu el la plej konataj islandaj verkistoj nuntempaj. De li aperis kelkaj romanoj, la dua en la vico, Tómas Jónsson, metsölubók (Tómas Jónsson, furor-libro) 1966, vekis multan atenton kaj kritikan diskuton. Li ankaŭ aperigis novelarojn, inter aliaj, Maðurinn er myndavél (La homo estas fotilo) 1988. Guðbergur estas ankaŭ produktiva tradukisto, tradukis inter alia Don Quixote en la islandan.

Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Guðbergur.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Guðbergur Bergsson
Thumb
Persona informo
Guðbergur Bergsson
Naskiĝo 16-an de oktobro 1932 (1932-10-16)
en Grindavík
Morto 4-an de septembro 2023 (2023-09-04) (90-jaraĝa)
en Mosfellsbær
Lingvoj islanda hispana kataluna vd
Ŝtataneco Islando vd
Alma mater Universitato de Barcelono
Universitato de Islando vd
Familio
Amkunulo Jaime Salinas (en) vd
Profesio
Okupo verkisto
tradukisto
lingvisto vd
Laborkampo Literaturo, lingvoscienco kaj tradukado vd
Verkado
Verkoj La cigno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fermi

En esperanto aperis

  • Estas bone havi fianĉinon se ŝi ne tenas glaciaĵon enmane, novelo, en La Tradukisto, 37-a numero, 12a marto 2001, en traduko de Hafsteinn Bjargmundsson.
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.