Remove ads

Seeberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Wangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1374 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

- La mallongigo BE en Seeberg BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Seeberg.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Seeberg
Blazono de Seeberg
Blazono de Seeberg
Blazono de Seeberg
Seeberg
Seeberg
Reformita preĝejo de Seeberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoSupra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009Wangen
Geografia situo CH1903: 617146 / 222695 (mapo)47.1557.6647222222222

Nombro de loĝantoj1374
Areo15,75 km²
Alteco495 m super marnivelo
Poŝtkodo3365
Komunumkodo0988
Mapo de Seeberg
Mapo de Seeberg
Mapo de Seeberg
vdr
Fermi

Geografio

Seeberg situas en la Svisa Mezlando inter Burgdorf kaj Herzogenbuchsee. En nordo de la komunumo situas la lageto Burgäschisee. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Seeberg kun la setlejo Berg kun la preĝejo sur monteto supre de la vilaĝo, la vilaĝo Grasswil kun la setlejoj Niedergrasswil kaj Egge, Rägenhaule, Riedtwil kun la iama stacidomo ĉe la trajnlinio de Herzogenbuchsee al Burgdorf, Loch, Spiegelberg, Bittwil kaj Neuhus, kaj multnombraj izolitaj bienoj. La plej alta punkto kun alteco de 810 m s.m. estas la monteto Lindenberg en sudo de la komunumo. La sidejo de la komunuma administracio situas en Grasswil.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,75 km², de kiuj 34,0% estas kovritaj de arbaro, 58,9% servas por agrikulturo kaj 6,4% por setlado. [1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Seeberg limas en nordo al Aeschi (SO), en nordoriento al Herzogenbuchsee, en oriento al Steinhof (SO), en orientsudoriento al Hermiswil, en sudoriento al Ochlenberg, en sudsudoriento al Oeschenbach, en sudo al Wynigen, en sudokcidento al Alchenstorf, en okcidento al Hellsau, kaj en nordokcidento al Heinrichswil-Winistorf (SO).

Trafiko

Tra la komunumo Seeberg pasas unuflanke la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno, apud kiu situas la ĉefvilaĝo Seeberg, kaj la 240 tra Spiegelberg de Langenthal al Burgdorf BE. Per la buslinio de Herzogenbuchsee al Wynigen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Seeberg datiĝas el la jaro 1264 kiel Seberch. [2] La vilaĝo Grasswil estis menciita jam pli frue en 1070 kielo Craolteswile.[3] Riedtwil menciiĝis unuan fojon en la jaro 1261 kiel Rietwilere.[4] Dum mezepoko la vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Seeberg apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj formis parton de la malalta tribunalo Grasswil, kiu en la jaro 1395 fariĝis havaĵo kaj voktejo de la urbo Burgdorf. En la 19-a jarcento la kvin lokokomunumoj de Seeberg kuniĝis al la hodiaŭa politika komunumo Seeberg. La lokaj komunumoj pluekzistis kiel apartaj municipoj ĝis la komunumreformo de la jaro 1991.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Bildoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.

Remove ads