From Wikipedia, the free encyclopedia
Grassholm (kimre Gwales aŭ Ynys Gwales) estas malgranda neloĝata insulo situanta je 13 km ĉe la sudokcidenta marbordo de Pembrokeshire en Kimrio, okcidente de Skomer. Ĝi estas la plej okcidenta pinto en Kimrio kaj estas konata pro sia granda kolonio de suloj. Grassholm estas ekde 1947 posedo de la Reĝa Socio por Protektado de Birdoj, kaj estas unu el ties plej malnovaj rezervejoj.
Grassholm | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Akvejo | Kanalo de Sankta Georgo | ||||
Supermara alteco | 42 m [+] | ||||
Koordinatoj | 51° 44′ N, 5° 29′ U (mapo)51.730902-5.4797143 | ||||
Plej alta punkto | |||||
- alteco | 42 m | ||||
Longo | 500 m | ||||
Larĝo | 310 m | ||||
Akvokolektejo | 0,09 km² (9 ha) [+] | ||||
Areo | 0,09 km² (9 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | (neloĝata) [+] | ||||
Grassholm | |||||
Vikimedia Komunejo: Grassholm Island [+] | |||||
La NAcia Naturrezervejo Grassholm estas la tria plej grava loko por suloj en la mondo, post du lokoj en Skotlando; Sankta Kildo kaj Roko Bass. Ĝi utilas kiel reproduktejo por 39,000 paroj de tiuj birdoj, kaj eltenas ĉirkaŭ 10 % el la tutmonda populacio.[1] La agitata maro ĉirkaŭ Grassholm havigas ankaŭ bonan manĝon por porkocetoj kaj tursiopoj.
Boatoj venas al Grassholm el St. Justinians kaj Martin's Haven en la kontinento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.