From Wikipedia, the free encyclopedia
La Granda Sabla Dezerto (angle Great Sandy Desert estas dezerto kiu troviĝas laŭlonge de 360 000 km² en la nordokcidento de Aŭstralio. Ĝi estas Biogeografia Bioregiono.[1][2]
Granda Sabla Dezerto | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
dezerto, bioregiono [+] | ||||
Supermara alteco | 289 m [+] | |||
Koordinatoj | 20° 0′ 0″ S, 125° 0′ 0″ O (mapo)-20125 [+] | |||
Akvokolektejo | 284 993 km² (28 499 300 ha) [+] | |||
Areo | 284 993 km² (28 499 300 ha) [+] | |||
|
||||
Granda Sabla Dezerto | ||||
Vikimedia Komunejo: Great Sandy Desert [+] | ||||
Ĝi estas la dua plej granda dezerto de Aŭstralio post la Granda Viktoria Dezerto kaj enhavas areon de 284,993 kvadrataj kilometroj.[3][4]
Ĝi formas parton de vasta kaj ebena regiono konata kiel Okcidenta Dezerto, en la ŝtato Okcidenta Aŭstralio, inter la rokaj montaroj de Pilbara kaj Kimberley. Ĝi limas sudoriente kun la dezerto Gibson kaj la lago Mackay, oriente kun la Tanami-Dezerto kaj sudokcidente kun la lago Dora kaj la Nacia Parko Rivero Rudall. La tuta regiono estas apenaŭ loĝata kaj ne estas setlejo sufiĉe granda. Temas nur pri indiĝenaj aŭstralianoj, tro ofte elpelitaj per la agado de la minkompanioj.
La Granda Sabla Dezerto enhavas grandajn erg-ojn, normale formitajn de dunoj en longituda dispono. Nordoriente estas la kratero Wolfe Creek formita pro la frapego de meteorito.
Animaloj en la regiono estas sovaĝiĝintaj kameloj, dingoj, grandaj kaj malgrandaj lacertoj kaj birdoj, inter kiuj tri specioj de papagoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.