From Wikipedia, the free encyclopedia
Granda Placo (rumane: Piața Mare din Sibiu, germane: Großer Ring) estas la centra placo en la urbokerno de Sibio, Rumanujo, kiu ekzistas ekde 1366.
Granda Placo | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Rumanio | |
Situo | Sibiu | |
- koordinatoj | 45° 47′ 48″ N, 24° 9′ 6″ O (mapo)45.79662124.151758 | |
Granda Placo | ||
Vikimedia Komunejo: Piața Mare, Sibiu [+] | ||
En 1366 finitis la tria ringo rempara de al sibia ĉirkaŭfortikaĵo. Dokumento de 1408 atestas ĝin latinlingve maior circulus vulgariter Kornmargt (granda ringo saŭ foirejo grena). Samdokumente oni legas ankaŭ pri Mathias Baldi kiu samplece akiris de iu Pipo de Timiș ŝtonan ejon kiun li poste riparis. En alia skribo de 1411 menciitis Mathias Tromenauer kiu vendis al Nicolaus Jenkowicz domon kontraŭ la sumo de 1000 guldenoj.
Tiu ĉi placo estas la plej granda urbocentre kaj en la kuro de la jarcentoj ĉiam ludis elstaran rolon ekonomie kaj politike. Eĉ ekzekutejo ĝi estis (ekz. en 1703 de Johann Sachs von Harteneck, grafo de la transilvaniaj saksoj inter 1691 kaj 1703.
UNESKO deklaris la placon protektota komplekso arĥitektura. Je ĝi estas multaj fortimpresaj ejoj, ekz.:
Post 1945 la komunistoj intencis malaperigi mezepokajn spurojn ĉe la norda placozono por konstrui loĝturojn. Otto Czekelius, ĉefarĥitekto municipa sukcese malekigis tiajn planaĉojn.[1] Surplace estas statuo de Gheorghe Lazăr kaj memorigilo por viktimoj de la Rumana Revolucio de 1989. Ĝi aliaranĝitis en la 2000-aj jaroj. Antaŭe estis tie statuo de Sankta Nepomuko foirejcentre kiu videblas en la interna korto de la ekza jezuita kolegio. Planoj de remeto je la origina loko ne realiĝis. Pavime en la orienta ero de la placo estas ruĝŝtona cirklo kie iam estis statuo de Rolando kies unua mencio estis en 1550. Ĝin forigis la habsburgoj en la mezo de la 18-a jarcento; tiuloke efektivigitis la mortpunoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.