Granda Kasteldomo
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Granda Kasteldomo (angle Great Castle House, kimre Tŷ Mawr y Castell) estas antaŭa vicdomo konstruita sur la loko de parto de Kastelo de Monmouth en Kimrio. Ĝi estas konstruaĵo listigita Grado I,[1] unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail, kaj laŭdire la plej signifa konstruaĵo de la urbo el arĥitektura vidpunkto. La domo situas sur Castle Hill, ekster Agincourt Square en la urbocentro de Monmouth.
Granda Kasteldomo | |||
---|---|---|---|
Great Castle House | |||
townhouse | |||
Prezento | |||
Tipo | Regimenta muzeo | ||
Protekto | Grado I | ||
Geografio | |||
Lando | Britio | ||
Regiono | Kimrio | ||
Loko | Monmouth | ||
Geografia situo | 51° 48′ 46″ N, 2° 42′ 59″ U (mapo)51.8127-2.7164 | ||
| |||
| |||
Priskribita kiel "domo de grandioza parado ekstere kaj interne",[2] ĝi estis kompletigita en 1673 por Henry Somerset, la 3-a Markizo de Worcester, kiu estis Lordo Prezidanto de la "Konsilio de Kimrio kaj la Markioj". Ĝi poste fariĝis Asiza tribunalo, ĝis la tribunalo translokiĝis al la nova Shire Hall en 1725. Ĝi estis la Stabejo de "Royal Monmouthshire Royal Engineers" (Milicio) ekde la meza 19-a jarcento, kaj entenas la Regimentan Muzeon.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.