From Wikipedia, the free encyclopedia
Govorka (ruse говорка) aŭ Tajmira piĝino estas rusbazita piĝino, uzita en 18-a — 19-a jarcentoj en Centra Siberio. Esplorantoj trovis ĝin jam en ruiniĝanta stato, kion kaŭzis disvastiĝo de ruslingva klerigo kaj ruslingvaj amaskomunikiloj. Tamen govorka, en sia aliiĝinta formo, estas foje plu uzata por interetna parolo de indiĝenaj pliaĝuloj, eĉ se tiuj posedas la norman rusan lingvon.
La vortprovizo de govorka estas preskaŭ senescepte prenita el la rusa lingvo. Piĝino havas verbajn formojn, dum ĝenerale aliaj piĝinoj evitas verbajn formojn aŭ havas neŝanĝeblajn verbojn — tiu fakto igis Je. V. Pereĥvalskaja pensi, ke govorka eble ne estas piĝino[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.