From Wikipedia, the free encyclopedia
Gottfried Reinhold Treviranus (4a de Februaro 1776, Bremen – 16a de Februaro 1837, Bremen) estis germana kuracisto, naturalisto, kaj pra-evoluisma biologo.
Gottfried Reinhold Treviranus | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gottfried Reinhold Treviranus | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1776 en Bremeno | ||||
Morto | 16-an de februaro 1837 (61-jaraĝa) en Bremeno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Orizaba vd | ||||
Ŝtataneco | Bremeno vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | biologo fiziologo natursciencisto botanikisto universitata instruisto kuracisto vd | ||||
Laborkampo | Zoologio, medicino kaj naturscienco vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia pli juna frato, Ludolph Christian Treviranus (1779–1864), estis ankaŭ naturalisto kaj botanikisto, kaj ankaŭ elstara taksonomiisto kaj zoologo.
Treviranus studis medicinon en la Universitato de Göttingen, kie li doktoriĝis en 1796.
Dum la venonta jaro, li estis nomumita profesoro de medicino kaj matematiko en la liceo de Bremen.[1] En 1816, li estis elektita korespondanta membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj.
Treviranus estis proponanto de la teorio de la transmutacio de specioj, nome teorio pri evoluismo defendita de kelkaj biologoj antaŭ la verkaro de Charles Darwin. Li metis tiun teorion en la unua volumo de sia Biologie; oder die Philosophie der lebenden Natur, publikigita en 1802, la saman jaron similaj opinioj estis esprimitaj de Jean-Baptiste Lamarck.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.