From Wikipedia, the free encyclopedia
La rojo Gonsbach estas 9,82 km longa maldekstra alfluanto de la Rejno en Rheinhessen, en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Gonsbach | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rheinhessen, Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 9,82 km |
Fluo | |
Fonto | per la kunfluo de Aubach kaj Königsbornbach en Mainz-Finthen |
- Alteco super marnivelo | 148 m |
Enfluejo | en Majenco en la Rejnon |
- Alteco | 93 m |
Geografio | |
La rojo Gonsbach kaj ĝiaj alfluantoj trafluas la Majencajn urbopartojn Layenhof, Finthen, Gonsenheim kaj Mombach. La rojo ekestas en Mainz-Finthen kiam kunfluas la du rojoj Aubach kaj Königsbornbachen. La Aubach donas la pli grandan akvokvanton, sed havas malbonan akvokvaliton. En Gonsenheim alfluas Hemelfloss, Leichborn kaj Waschbach. La akvokvalito pliboniĝas tiam.
La Gonsbach estas ĉefe karbonata rojo pro la baza kalkŝtona rokaĵo.
La pH-valoro varias inter 7,8 kaj 8,7. Rimarkebla estas la alta geogena sulfata kvanto en la akvo (~150 mg/l). Kloridaj pintoj aperas nur ĉe enfluoj el la kanala sistemo. La nitratoŝarĝo estas alta (ĉ. 40 mg/l). Tial la kvanto de nitrito kaj amonio estas alta.
Printempe de 2013 oni komencis la laborojn por renaturigado de la rojo.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.