Gondija
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gondija, marate गोंदिया estas urbego, ankaŭ municipo en meza parto de federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. La loknomo signifas la lokan popoleton.
Gondija | |||
---|---|---|---|
urbo setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 441601 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 132 821 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 4 427 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 27′ N, 80° 12′ O (mapo)21.4580.2 [+] | ||
Alto | 300 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gondia [+] | |||
Gondija troviĝas en alto 300 metrojn super la marnivelo. Seoni troviĝas 109, Nagpur 121, Rajpuro 152, Ĉandrapur 191, Ramagundam 310, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 818, Kolkato 851, tutlanda ĉefurbo Delhio 852 kilometrojn (aere) .
Laŭ la censo en 2011 Gondija havis populacion de 132 821. La legopovo estas 93%.
Dum brita rego en Hindio la granda malsatkatastrofo de 1876-1878 disponigis ŝancon por la konstruado de fervoja interligo en tiu regiono. Gondija stacidomo estis kreita laŭ tiu interligo en 1888. La fervojo alportis komercon, kiu faris prosperon. La magistrato estis establita en 1920.
Gondija havas grandan nombron da rizmuelejoj.
La oficiala lingvo estas la marata lingvo.
En Gondija vivas majoritate hinduoj 76%, krome minoritate budhanoj 14%, islamanoj 7,5%, sikoj, ĝainistoj kaj kristanoj malpli ol po 1%.
En Gondija jare pluvas po 1271 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas (pro la musono). La meza ĉiujara temperaturo varias inter 20-34 °C.
Al Gondija kuras po 4 vojoj kaj fervojaj linioj. La flughaveno situas 12 kilometrojn de la urbocentro kaj estis konstruita en 1942. Proksime ne ekzistas alia flughaveno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.