Laŭ la Biblio, Goljato aŭ Goliato estis filiŝta giganto mortigita de Davido, kiu kuraĝe batalis kontraŭ li (Libro de Reĝoj, 1a Samuelo, 17). Dum militkampanjo de Izraelidoj kontraŭ la Filiŝtoj, sub la regado de Ŝaul, Goljato defiis izraelidajn ĉampionojn. Li estis kuraĝe alfrontita de izraela junulo Davido, kiu sola akceptis la defion, per ŝtonĵetilo kaj kelkaj ŝtonoj kiel ununuraj armiloj. Kaj ĝuste per unu ŝtono frapanta lin meze de la frunto li estis mortigita. Lia kapo estis portita kiel trofeo al Jerusalemo.
Goljato | |
---|---|
Biblia persono | |
giganto • homa biblia persono • homo | |
Verko | David and Goliath 1 Samuel 17 |
Informoj | |
Eble sama | Goljato laŭ Islamo |
Sekso | vira |
Nacieco | Filiŝtujo |
Religio | paganismo |
Mortokialo | mortis en batalo |
Mortigita de | Elhanan son of Jair, Davido |
Laŭ la Biblio, tiu homo estis preskaŭ 3 m alta, survestis surkape bronzan kaskon, kaj skvamecan kirason kiu pezis 55 kg. Bronzaj tibiingoj protektis liajn krurojn kaj li portis ĵetlancon surŝultre, kies nur la fera pinto pezis 7 kg.
Zamenhof en sia traduko de Malnova Testamento uzas la formon Goljat, en akuzativo Goljaton. PIV kaj NPIV prezentas la formon Goljato unualoke, la formon Goliato dualoke kiel sinonimon.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.