Giovanni Battista Bassani
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Giovanni Battista Bassani (* ĉirkaŭ 1647 en Padovo; † 1-an de oktobro 1716 en Bergamo) estis itala violonisto kaj komponisto.
Giovanni Battista Bassani | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1650 en Padovo |
Morto | 1-an de oktobro 1716 (66-jaraĝa) en Bergamo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Okupo | |
Okupo | operkomponisto eklezimuzikisto violonisto orgenisto komponisto |
Sian edukadon li ricevis en Venecio, Bassani estis tie supozeble lernanto de Giovanni Legrenzi kaj Daniele da Castrovillari (1617-1659–74). Violoninstruon li ricevis de Giovanni Battista Vitali.
Ekde 1677 li estis renoma membro de la Accademia Filarmonica en Bolonjo, kies "Principe" li fariĝis en 1682.
Ekde 1685 li laboris ĉe la akademio de Ferrara kiel kapelmajstro kaj ekde 1688 ankaŭ kiel orgenisto kaj kapelmajstro ĉe la tiea katedralo. En 1712 li ricevis la postenon de kapelmajstro ĉe Santa Maria Maggiore en Bergamo, kiun li tenis ĝis sia morto.
Bassani klopodis pri la pluevoluigo de la violonarĉo, la ĝis tiam konveksa formo nun estis pli rekta, kaj lia arĉo havis je la tenilo mekanismon por streĉado kaj malstreĉado de la ĉevalharoj.
Li verkis multajn komponaĵojn el ĉiuj ĝenroj, inter ili 13 operoj kaj 13 oratorioj, el kiu ok perdiĝis. Krome li komponis sakralan muzikon por variaj ensembloj, inter ili Acrona Missale, kolekto de mesoj kaj motetoj (1700 Amsterdamo). Unu ekzemplero de tiu troviĝis en la postlasaĵo de Johann Sebastian Bach.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.