Getaoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Getaoj (japane: 下駄) estas japanaj ŝuoj, simila al lignoŝuoj kaj sandaloj. Ili estas portataj kun tradiciaj japanaj vestoj, kiel kimonoj, sed ankaŭ kun okcidentstilaj vestoj.
Ekzistas pluraj tipoj de getaoj. La eksterlande plej konataj estas farita el kruda lignotabulo, nomita dai (台, subteno), sur kiu estas metita la piedo, kiu estas tenita de rimeno, kiu pasas inter la unua kaj dua piedfingroj. La dai estas fiksita sur du vertikalaj lignopecoj, nomitaj ha (歯, la dentoj). La klakado de tiuj lignopecoj surplanke estas tre tipa kaj estas unu el tiuj, kies malaperon bedaŭras multaj japanoj.
Formdetaloj kaj materialo de la eroj povas esti tre diversa. Tiel kamparanaj getaoj estas el kruda ligno kun kanaba rimeno kaj malaltaj ha-oj por ne enkotiĝi surpade. Kontraŭe gejŝaj getaoj estas lakitaj kun silka rimeno. Dum la Edo-epoko oiran-oj aŭ tayu-oj portis tre altajn getaojn, kiuj ŝajnigis ilin misteraj kaj malhelpis paŝadon senhelpan. Eblas ankoraŭ vidi tiajn getaojn dum kabuko-prezentado.
Oni nomas ankaŭ getaoj diversajn aliajn similajn sandalojn kun plasta plandumo, kiu similas al sandaloj el rizo-pajlo (zorioj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.