From Wikipedia, the free encyclopedia
Gervasio el Tilbury (latine: Gervasius Tilberiensis; naskiĝinta ĉ. 1150 en Essex, mortinta ĉ. en 1235 en Brunsvigo) estis angla juristo kaj historiografo.
Gervasio el Tilbury | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1155 en Reims | |
Morto | 1-an de januaro 1234 (79-jaraĝa) | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | |
Profesio | ||
Okupo | juristo verkisto politikisto historiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gervasio instruis kanonikan juron en Bolonjo antaŭ esti en la servoj de Vilhelmo la 2-a (Sicilio). Poste li iris al Burgonjo kaj nomumitis fare de imperiestro Oto la 4-a marŝalo de la Reĝolando Burgonjo (Regnum Arelatense). Lia vera mortodato malkonatas.
Li verkis (ne konserviĝintan) anekdotan libron »Liber facetiarum« por Henriko la Juna Reĝo kaj, por distradi la imperiestron Oto, ĉ. en 1212 la verkon »Otia imperialia«, antologion pri diversaj primirindaj aferoj, i.a. historiaj. Ene gravas superrigardo de la imperiestra historio ekde Karlo la Granda. Eldonis ĝin Leibniz ene de la serio »Scriptores Brunsvicenses«, I, 881–1004; II, 751–78.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 668 (tie ĉi interrete)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.