muzeo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Germana muzeo de libroj kaj skribo (germane Deutsches Buch- und Schriftmuseum, DBSM) en Leipzig estas la plej malnova faka muzeo de la mondo de sia speco kaj estis fondita en 1884 kiel la Germana Librokomerca Muzeo. Ekde la jaro 2007 ĝi estas administrata de nova direktorino Stephanie Jacobs.[1]
Germana muzeo de libroj kaj skribo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Deutsches Buch- und Schriftmuseum | |||||
Deutsches Buchgewerbe-Museum (antaŭe) | |||||
La aneksaĵo (2011) dezajnita fare de Stutgarta arkitekto Gabriele Glöckler | |||||
muzeo | |||||
Lando | Germanio | ||||
Situo | Leipzig | ||||
Urbo | Leipzig | ||||
Adreso | Deutscher Platz 1, 04103 Leipzig | ||||
Poŝtkodo | 04103 | ||||
Estiĝo | 1884 | ||||
Malfermo | 29-a de oktobro 1884 | ||||
Fondinto: | Carl Berendt Lorck (de) | ||||
Koordinatoj | 51° 19′ 20″ N, 12° 23′ 48″ O (mapo)51.3221555612.39658056 | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | dnb | ||||
La muzeo kolektas, konservas kaj publike prezentas valorajn pruvojn de la kulturo de papero, libroj kaj verkado. La zorgaĵo de unikaj studkolektoj kaj la rilata faka literaturo por sciencaj celoj, precipe por esplorado en la historion de libroj kaj papero, estas esenca koncerno de la muzea laboro. Aldone al konstanta ekspozicio, la muzeo alportas ŝanĝiĝantajn temajn ekspoziciojn al la publiko.
La esperanista edukisto, stenografiisto kaj bibliotekisto Albert Schramm, kiu ekde 1908 estis la direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto en Dresdeno, aktivis per prelegvojaĝoj, artikoloj en la gazetaro kaj sukcesis gajni kreskantan simpation por Esperanto. En 1913 oni nomis lin direktoro de la Germana muzeo de libroj kaj skribo kaj kun li ankaŭ la Esperanto-Instituto translokiĝis al Lepsiko, urbo fama pro siaj eldonejoj, presejoj, libromerkata centro kaj industria foiro. La nova funkcio de Schramm malhelpis al li plu agi kiel direktoro de la instituto, sed li mem proponis profesoron Johannes Dietterle kiel sian anstataŭanton. Ĉi tiun la ministerio konfirmis kiel gvidanton de la instituto en la jaro 1916. Schramm funkciis kiel gvidanto de la muzeo de libroj kaj skribo ĝis 1928.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.