nacia futbala asocio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Germana Futbal-Asocio (germane Deutscher Fußball-Bund, DFB) estas la nacia organizaĵo pri futbalo en Germanio. Ĝi ekmembris en la federacio internacia de futbalo FIFA en 1904, kiam la internacia organizaĵo fondiĝis, kaj en la eŭropa federacio UEFA en 1954. Nacie, ĝi estas sekcio de la Germana Olimpika Sporta Asocio (DOSB). La asocio reprezentiĝas per pluraj naciaj teamoj, interalie la germana vira nacia teamo de futbalo, la germana virina nacia teamo de futbalo, sed ankaŭ naciaj teamoj de viroj sub 21 jaroj, de viroj sub 20 jaroj, viroj sub 19 jaroj, knaboj sub 18 jaroj, sub 17, sub 16 kaj sub 15 jaroj, virinoj sub 23 jaroj, sub 20 kaj sub 19 jaroj, knabinoj sub 17 kaj sub 15 jaroj.
Precipe tamen ĝi reprezentas preskaŭ dekonon de la tuta loĝantaro de Germanio: Laŭ la stato de 2013[1] en la asocio membris 6 822 233 germanaj futbalantoj (kaj plenkreskaj kaj infanaj), kiuj organiziĝis en 25 456 lokaj kluboj kaj konkuris en 165 229 lokaj teamoj. La sidejo de la asocio estas en arbara kvartalo en la sudo de la urbo Frankfurto ĉe Majno, proksime de la futbala stadiono Commerzbank-Arena.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.