From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dania-Germana Milito, ankaŭ konata kiel la Dua Ŝlesviga Milito, el 1864 estis konflikto inter Danio unuflanke kaj Aŭstrio kaj Prusio aliflanke. La milito estiĝis pro la duklandoj Ŝlesvigo kaj Holstinio kies duko estis tiutempe la dana reĝo. La reĝo deklaris novan konstitucion per kiu Danio fakte aneksis Ŝlesvigon.
La Germana Federacio okupis Holstinion, dum Aŭstrio kaj Prusio plumilitis kontraŭ Danio kaj okupis Ŝlesvigon. Danio fine transdonis Holstinion kaj Ŝlesvigon al Aŭstrio kaj Prusio. Jen estiĝis kverelo inter Aŭstrio kaj Prusio kiu permanente regu la duklandojn. En 1865 ambaŭ potencoj aranĝis ke Prusio regu Ŝlesvigon, la pli nordan landon, kaj Aŭstrio Holstinion. Jam en 1866, post la Prusia-Aŭstria milito, Prusio aneksis ambaŭ duklandojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.