aŭstra komponisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Gerhard RÜHM [GERhard RIM] estas aŭstra verkisto kaj komponisto. Li naskiĝis je la 12-a de februaro 1930 en Vieno. Li studis la fakojn komponadon kaj pianon en Vieno. Ekde la komenco de la 50-aj jaroj li okupiĝis pri sonopoemoj, parol-tekstoj, vidadrilata poezio, fotomuntaĵo kaj kaligramoj. Kun Friedrich Achleitner, H. C. Artmann, Konrad Bayer und Oswald Wiener Rühm estis kunfondinto de la "Viena Grupo", kuniĝo de aŭstraj verkistoj. Stimulintoj de lia arto estis interalie August Stramm, Kurt Schwitters kaj Gertrude Stein. Parto de lia laboraĵo montras juntojn kun la Konceptarto, ekz. la ekstremkurtaj sonaĵoj. Lia verko estas honorita per multaj dekoracioj.
Gerhard Rühm | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de februaro 1930 (94-jaraĝa) en Vieno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto poeto vidartisto pianisto muzikisto verkisto universitata instruisto politikisto vd | ||||
Laborkampo | Muziko, kreiva kaj profesia verkado, piano performance (en) , vidigaj artoj, politiko kaj poezio vd | ||||
Aktiva en | Hamburgo • Kolonjo vd | ||||
Aktiva dum | 1959– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 2008 Gerhard Rühm verkis por trapasejo en la viena muzeo MuseumsQuartier la sono-instalaĵon Paradiesische Passage (Paradiza Trapasejo) kun tekstoj en Esperanto (radio versio aŭdebla rekte).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.