Geotrygon aŭ koturnokolomboj estas genro de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ties membroj vivas en Neotropisoj. La specioj de tiu genro havas teritoriojn el suda Meksiko kaj Centrameriko ĝis Karibio kaj Sudameriko. Koturnokolomboj estas surgrundemaj birdoj kiuj vivas, nestumas, kaj manĝas en densaj arbaroj. Ili estas rimarkindaj pro siaj purpuraj al brunaj koloroj kun hel-malhelaj vizaĝaj markiloj.
Koturnokolomboj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La genro Geotrygon estis enkondukita en 1847 fare de la angla natursciencisto Philip Henry Gosse.[1] La nomo kombinas la vortojn de la greka lingvo geō- kun signifo "grundo-" kaj trērōn kun signifo "kolombo".[2] La tipa specio estis la Kresta koturnokolombo (Geotrygon versicolor).[3]
Ĝi enhavas la jenajn 9 speciojn:
- Grizkapa koturnokolombo, Geotrygon caniceps
- Kaja koturnokolombo, Geotrygon chrysia
- Puertorika koturnokolombo, Geotrygon larva - estis prahistoria birdo
- Hispaniola koturnokolombo, Geotrygon leucometopia
- Ruĝeca koturnokolombo, Geotrygon montana
- Brida koturnokolombo, Geotrygon mystacea
- Purpura koturnokolombo, Geotrygon purpurata
- Safira koturnokolombo, Geotrygon saphirina
- Kresta koturnokolombo, Geotrygon versicolor
- Viola koturnokolombo, Geotrygon violacea
- Ankaŭ la Blukapa koturnokolombo, Starnoenas cyanocephala, ununura membro de la genro Starnoenas estas konsiderata koturnokolombo.
Kladogramo montranta lokon de Geotrygon inter siaj plej proksimaj parencoj:[4][5]
Zenaidini |
| |||||||||||||||||||||||||||
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.