From Wikipedia, the free encyclopedia
Georges Courteline, realnome Georges Victor Marcel Moinaux (naskiĝis la 25-an de junio 1858 en Tours, mortis la 26-an de junio 1929 en Parizo) estis franca romanisto kaj dramaturgo, satiristo fama pro sia akra spriteco kaj cinika humuro.
Georges Courteline | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Georges Courteline | |||||
Naskonomo | Georges Victor Marcel Moinaux | ||||
Naskiĝo | 25-an de junio 1858 en Tours | ||||
Morto | 25-an de junio 1929 (71-jaraĝa) en 13-a arondismento de Parizo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Gangreno vd | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 89 48.862329 °N, 2.397316 °O (mapo) Grave of Georges Courteline (en) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Jules Moinaux vd | ||||
Edz(in)o | Marie-Jeanne Courteline vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto ĵurnalisto dramaturgo poeto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia familio transloĝiĝis de Tours en Indre-et-Loire al Parizo iom post lia naskiĝo. Dum la Pariza Komunumo, en la aĝo de 13 jaroj, li estis sendita al lernejo en Meaux kaj post diplomiĝo en 1876, li enviciĝis en la armeon antaŭ ol dungiĝi kiel ŝtatoficisto. Interesita pri poezio kaj aŭtoreco, li iĝis engaĝita verkante poeziorecenzojn kaj partoprenis en malgranda gazeto. Ekde la 1890-aj jaroj, li komencis verki teatraĵojn sub la nomo Courteline por la teatroj de Montmartre kie li vivis.
Dotita per akra spriteco, li iĝis plej elstara dramisto, produktante multajn teatraĵojn same kiel kelkajn romanojn. La ĝenerala tono de liaj verkoj estis satira, ofte mokante ĉion de la riĉaj elitoj de Parizo ĝis la ŝvelintaj registaraj burokratioj. En 1899, Courteline estis rekompencita per Honora legio kaj en 1926 li estis elektita al Akademio Goncourt.
En 1929, Courteline mortis la tagon de sia 71-a naskiĝtago en Parizo kaj estis enterigita en Tombejo Père-Lachaise. Rue de Lariche, la strato en urbo Tours kie li naskiĝis, estis alinomita en lia honoro.
(☆ tradukis Hervé Gonin, Roger Bernard, Gaston Waringhien, Frans Schoofs)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.