From Wikipedia, the free encyclopedia
George Field (1777-1854) estis angla kemiisto, kiu sin dediĉis al la zorga aplikado de la kemio al la pigmentoj kaj tinkturoj. Kiam li estis dekokjara, li iris al Londono serĉe de laboro. Li havis iom da espero en la disvolviĝo de inkoj kaj pigmentoj. Pro la milito, la provizado de Rubia tinctorium el Nederlando fariĝis neebla, minacante liajn klopodojn. Do, li decidis kultivi la planton en la lando, kaj havanto de bona projekto, li atendis la konsilon kaj kunlaboradon de Joseph Banks. Post malsukcesa provo, ambaŭ decidis ke la kultivado de tiu planto neeblis en Anglio. Do li decidis kultivi la planton en sia ĝardeno mem, el kie li ekstraktis la materialon por siaj inkoj. Li elpensis la perkolilon, aparato uzata por redukti la densecon de la tinkturoj.
George Field | ||
---|---|---|
Brita kemiisto kiu studis la pigmentojn. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1777 en Berkhamsted, Anglio | |
Morto | 28-a de septembro 1854 en Isleworth, Middlesex, Anglio | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | |
Profesio | ||
Okupo | kemiisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.