angla matematikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
George BOOLE [ĝorĝ bu:l], esperantigata kiel Georgo Buleo (naskiĝis la 2-an de novembro 1815 en Lincoln, Lincolnshire, Anglio, kaj mortis la 8-an de decembro 1864 en Ballintemple, Irlando) estis brita aŭtodidakta matematikisto kaj filozofo.
George Boole | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
George Boole | |||||
Naskiĝo | 2-an de novembro 1815 en Lincoln | ||||
Morto | 8-an de decembro 1864 (49-jaraĝa) en Ballintemple | ||||
Mortis per | Pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Cork vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Boole family vd | ||||
Edz(in)o | Mary Everest Boole (en) (1855–) vd | ||||
Infanoj | Ethel Lilian Voynich, Margaret Boole Taylor (en) , Mary Boole Hinton, Alicia Boole Stott (en) , Lucy Everest Boole (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto logikisto filozofo komputosciencisto vd | ||||
Laborkampo | Matematika logiko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Buleo formulis la bulean algebron, poste nomitan laŭ li, kiu formaligas logikajn deduktojn.
Laŭ li oni nomis ankaŭ ver-valoran bulean datumtipon en pluraj programadlingvoj, ekz. bool en Algol 68 kaj C++, kaj boolean en Java.
Buleon, pro lia laboro, honoris per medalo la Reĝa Societo kaj li ricevis profesorecon ĉe la Reĝina Kolegio en Cork, Irlando, kie li instruis ĝis sia morto. Li mortis, nur 49-jara, pro la sekvoj de malvarmumo.
George Boole estis edzo de Mary Everest kaj havis kvin filinojn. La lasta Etelo famiĝis poste kiel verkistino Ethel Lilian Voynich.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.