From Wikipedia, the free encyclopedia
Georg WEISSEL (* 1590 en Domnau/Orienta Prusio; † 1-an de aŭgusto 1635 en Kenigsbergo) estis evangela pastro kaj poeto de ekleziaj himnoj.
Georg Weissel | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1590 en Domnovo | ||||
Morto | 1-an de aŭgusto 1635 (45-jaraĝa) en Kenigsbergo | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | parson (en) himnoverkisto luterana pastoro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Weissel studis ĉe Universitato Kenigsbergo teologion kaj muzikon interalie ĉe Johann Eccard kaj Johann Stobäus. La 3-an adventon 1623 li estis ordinita kiel pastro ĉe la preĝejo Altrossgärtner Kirche en Kenigsbergo. Weissel estis membro de la Kenigsberga Poeto-Rondo ĉirkaŭ Simon Dach, de kiu li decide estis influata same kiel de Heinrich Albert. Li postlasis 23 kantojn.
Lia plej fama kanto estas la ekumene uzata adventokanto „Macht hoch die Tür“ (Evangela Kantaro (EG) n-ro 1, Gotteslob (GL) n-ro 107, ADORU n-ro 182 "Vin levu, pordo kaj lintel'"). Ĝi rilatas sur la 24-a psalmo kaj troviĝas hodiaŭ en preskaŭ ĉiu kristana kantaro. Johann Sebastian Bach uzis lian kanton Nun liebe Seel, nun ist es Zeit en la kvina kantato de sia Kristnask-oratorio. Krom sia adventokanto Macht hoch die Tür − li verkis la tekston okaze de la inaŭgurado de la novkonstruita preĝejo Altrossgärtner Kirche la 2-an adventon de 1623 − , Georg Weissel estas reprezentata en la germana Evangela Kantaro ankaŭ per la kantoj O Tod, wo ist dein Stachel (EG 113) kaj Such wer da will ein ander Ziel (EG 346).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.