From Wikipedia, the free encyclopedia
Georg Joachim GÖSCHEN (naskiĝinta en la 22-a de aprilo 1752 en Bremen, mortinta en la 5-a de aprilo 1828 en Grimma) estis germana eldonisto. Inter liaj klientoj nombriĝas i.a. Friedrich Schiller, Johann Wolfgang von Goethe, Christoph Martin Wieland kaj Friedrich Gottlieb Klopstock.
Georg Joachim Göschen | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Johann |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1752 en Bremeno |
Morto | 5-an de aprilo 1828 (75-jaraĝa) en Grimma |
Lingvoj | germana • latina |
Ŝtataneco | Bremeno |
Familio | |
Edz(in)o | Henriette Heun (en) |
Infano | Georg Joachim Göschen (en) |
Okupo | |
Okupo | eldonisto presisto librovendisto |
Göschen estis la filo de komercisto, kiu transloĝiĝis post la morto de la edzino pro financaj kaŭzoj al Vlotho por malaperi poste. Revenigis la infanojn al Bremen konatuloj, kie li ekloĝis ĉe la pastoro Erhard Heeren en Arbergen. Li zorgis pri la orfo Georg Joachim. Li trejnitis kiel librovendisto ĉe la librovendejo Cramer'sche Buchhandlung de en la bremena strato Oberstraße.
En 1770, transloĝiĝinte al Leipzig, li deĵoris en la librovendejo Siegfried Leberecht Crusius. De 1783 ĝis 1788 li estris la vendejon libran Gelehrtenbuchhandlung en Dessau. Li fondis en 1785 en Leipzig la entreprenon G. J. Göschen'sche Verlagsbuchhandlung, kiu estiĝis unu el la plej gravaj eldonejoj de la klasikuloj de Vajmaro. De 1786-90 li publikigis la unuan eldonon kompletan de la goetaj verkoj en 8 volumoj, kio iĝis malprofitiga. Ekde 1785 li prizorgis la ŝileran verkaron. Tiujn du geniulojn li tamen poste perdis: ilies eldonadon kontinuigis Johann Friedrich Cotta. La plej granda tasko estis la eldono de la verkaro de Christoph Martin Wieland, kiu aperis en 1802 kaj konsistas el 42 volumoj.
Inter la desegnistoj laborantaj por Göschen menciindas Johann Heinrich Ramberg.
Profiton Göschen ne havis per la eldono de la verkoj el la germana klasika periodo; monon li gajnis pli per romanoj, almanakoj kaj faklibroj. Göschen intencis fari librojn ankaŭ de ekstere belajn. Ekde 1793 li gvidis propran presejon en Leipzig, kiun li translokis en 1797 al Grimma, kie laboris lia amiko Johann Gottfried Seume kiel korektisto. Ties membiografio Mein Leben aperis en 1813. Göschen mem verkis hodiaŭ forgesitan komedion kaj siajn rememorojn.
En 1795 Göschen aĉetis bienon en Höhnstädt. Tie troviĝas ene de la Göschen-domo muzeo kun Seume-memorigloko. La sukcesan entreprenon plue estris liaj filoj; ĝi tamen en 1838/39 venditis al Cotta’sche Verlagsbuchhandlung.
Göschen estis la avo de la britaj politikistoj George Joachim Goschen kaj de Edward Goschen.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.