From Wikipedia, the free encyclopedia
La gentoturo origine estas turo por loĝi konstruigitaj de influriĉaj urbaj familioj en Italujo.
La gentoturoj estis konstruataj en kverelriĉa epoko de la 12a kaj 13a jarcentoj, samepoke kiel la burgfridoj de kamparaj burgoj, fare de la itala kampara nobelaro kiu ĝis tiam servis sur la burgoj al iliaj mastroj.
La baza areo estas kvadrata, la alteco estas malsamaj. La turoj estas fortike elkonstruitaj. Oni atingas la suprajn etaĝojn per ŝtupetaroj aŭ ŝnureskaloj, kiu povas esti tiritaj supren. En la plej altaj etaĝoj la loĝantoj havis armilojn, peĉon, akvon kaj provizaĵojn. Kelkaj turoj havas gargojlojn, per ili la loĝantoj povis verŝi varmegan peĉon kaj akvon al la sieĝantoj.
La plej multaj turoj estis konstruitaj ĉ. 1200. Jam dum la 13a kaj 14a jarcentoj ili estis malkonstruitaj. Pli poste ili estas stokejoj, loĝejoj, vendejoj aŭ malliberejoj.
La urbo kun la plej multaj komplete konservataj gentoturoj estas San Gimignano en Toskanio kun 15 jam de fore videblaj turoj. En Florenco ekzistis ĉ. 200 turoj; multaj el ili jam disfalis pro kadukeco aŭ pro tertremoj.
En Bolonjo estas de 180 ankoraŭ 20 turoj aŭ turaj bazoj konservataj. Du la plej famaj estas la du oblikvaj turoj de Bolonjo (Asinelli, 97 m, kaj Garisenda, 48 m). En Siena ekzistas ankoraŭ 15, en Volterra ses, en Pisa tri. En Lucca ekzistis 250. La 50 turoj en Perugia devis esti malkonstruitaj post la ribelado en la jaro 1531 je papa ordono.
En Germanujo oni havas gentoturojn precipe en Regensburg, kie la urbaj patriciuloj konstruis tiujn turoj laŭ la itala ekzemplo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.