Gelateno estas proteina substanco, solida sed mola, kiun oni ekstraktas el la ostoj, kartilagoj kaj feloj (haŭtoj).

Ĝia E-numero estas E441.

Ĝia ATC-kodo estas B 05 AA 06.[1]

Preparado

Gelateno estas produktata el la feloj kaj ostoj de ĉefe porkoj kaj bovoj kaj kelkfoje de birdoj aŭ fiŝoj. Post hidrolizo ĝi estas longdaŭre infuzita en varmega akvo. Samkiel la infuziĝo de buljono la solveblaj elementoj solviĝas. Poste la rezultato estas densigita kaj sekigita.

Uzado

  • Gelateno uzatas celante kultivi mikrobojn en gelatena medio, aŭ ankoraŭ fari gelatenan (tegitan de gelatenbromida substanco) paperon por fotografio.
    • Estas arkaismo nomi gelateno similan substancon, ekstraktatan el iuj vegetaĵoj, la termino ĵeleo prefereblas.

Religiaj kaj principaj aspektoj

Anoj de kelkaj religiaj grupigoj (islamanoj, judoj), kiuj nur rajtas manĝi halalekoŝere, ne volas uzi gelatenon, kiu eble devenas de porkoj aŭ bovoj; ankaŭ vegetalanoj kaj vegetaranoj plejofte ne uzas ĝin pro la besta deveno. Ofte ĝi estas anstataŭigita de agaragaro, kiu estas farita el algoj.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.