Gastroenterologio (malnovgreke γαστήρ, gaster, stomako; έντερον, enteron, "intestaro" kaj λόγος, lógos, "instruo, scienco") estas subfako de interna medicino. Kuracisto specialiĝinta pri tiu subfako nomatas gastroenterologiisto aŭ gastroenterologo.
La gastroenterologio ampleksas la preventon, diagnozadon kaj sen-operacian terapion de la malsanoj de la digesta sistemo, do de la ezofago, stomako kaj intestaro, kaj la organoj hepato, gala veziko kaj pankreato proksime ligitaj al tiu sistemo. Specialiĝoj ene de la subfako estas la endoskopio, la hepatologio, la proktologio, kaj la gastroenterologia onkologio.
Inter la gravaj gastroenterologiaj malsanoj estas ekzemple
- la ulceroj de stomako kaj duodeno,
- tumoroj de la digesta sistemo kiel ekzemple kojla kancero,
- malsanoj de la hepato kiel hepata cirozo kaj hepatito,
- malsanoj de la intestaro kiel la inflamaj malsanoj morbus Crohn kaj colitis ulcerosa.
Granda grupo de malsanoj estas la tiel nomataj "funkciaj perturboj", kiuj kaŭzas fortajn simptomojn, sed ne troveblas senpera materia kaŭzo por la misfunkcio.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.