From Wikipedia, the free encyclopedia
La gagauzoj aŭ gagaŭzoj estas malgranda tjurka popolo kiu loĝas ĉefe en la sudo de Moldavio (Gagauzio), sudokcidente de Ukrainio (Buĝak) kaj la nordoriento de Bulgario (Dobroĝo). Malsame al la plejmulto de la tjurkaj popoloj, la gagauzoj estas plimulte ortodoksaj kristanoj. Ekzistas alia etno nomata Gagavuzoj (aŭ Gajaloj) kiu rilatas al la gagauzoj, kaj kiu loĝas en la eŭropa parto de la nordoriento de Turkio.
Gagauzoj | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
etno | |||||||||||||||
Tjurkaj popoloj | |||||||||||||||
Suma populacio | |||||||||||||||
240 000 Gagauzio: 112.387 | |||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Lingvo(j) | |||||||||||||||
gagauza lingvo, multaj estas dulingvanoj | |||||||||||||||
Religio | |||||||||||||||
Ortodoksa Eklezio | |||||||||||||||
Nuntempe la gagauzoj kiuj ne loĝas en Moldavo ĉefe loĝas en la ukrainaj regionoj Odeso kaj Zaporiĵo, ankaŭ en Kazaĥio, Kirgizio, Uzbekio, Rumanio kaj la rusa regiono Kabardio-Balkario. Ĉirkaŭ 20.000 gagauzdevenuloj loĝas en Bulgario kaj Grekio, kaj oni kalkulas ke pli ol 2.000 loĝas en Usono, Brazilo kaj Kanado.
La gagauza lingvo apartenas al la oguza branĉo de la tjurkaj lingvoj, kiu ankaŭ inkluzivas la azeran, la turkan kaj la turkmenan. La gagaŭza tre rilatas al la turkaj dialektoj de Balkanio parolataj en Grekio, la nordoriento de Bulgario, kaj en la regionoj Kumanovo kaj Bitola en Makedonio. La tjurkaj lingvoj de de Balkanio, inkluzive de la gagaŭza, estas tre interesaj el tipologia vidpunkto, ĉar ili tre proksimas al la turka kaj samtempe enhavas tjurkajn elementojn de la nordo (tataraj aŭ kunamaj) krom gravaj tjurkaj elementoj de la sudo (Oghuz). La moderna gagauza lingvo havas du dialektojn: la centra (aŭ ‘‘bulgara’’) kaj la suda (aŭ mara).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.