From Wikipedia, the free encyclopedia
Grafo Géza Pál Teleki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Teleki Géza Pál estis hungardevena-usona antropologo, etologo, skolto. Lia nobela antaŭnomo estis széki [sEki]. Lia patro estis Géza Teleki (geografo), lia avo estis Pál Teleki.
Géza Pál Teleki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 7-an de decembro 1943 en Kolozsvár (Hungara reĝlando) |
Morto | la 7-an de januaro 2014 en Kisoroszi (Hungario) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | László Teleki (en) |
Patrino | Eva Salamon de Alap (en) |
Okupo | |
Okupo | antropologo primatologo universitata instruisto |
Géza Pál Teleki[1] naskiĝis la 7-an de decembro 1943 en Kolozsvár (Hungara reĝlando (nuntempa Cluj en Rumanio), li mortis la 7-an de januaro 2014 en Kisoroszi (Hungario).
Post la 2-a mondmilito evidentiĝis longa resto de la Ruĝa Armeo kun establo de socialismo, tial la grafa familio sukcese disidis al Usono. Teleki akiris bakalaŭron pri antropologio en Universitato George Washington en 1967. Ĝuste post jardeko li akiris PhD en Universitato de Pensilvanio. Pli frue ekde 1968 li iĝis kolego de Jane Goodall en Afriko. Baldaŭ li vivis en Sieraleono, kie li faris kampanjon kontraŭ medicinaj eksperimentoj de ĉimpanzoj. Li fondis la unuan nacian parkon en la lando en 1986. En la sama jaro li kunfondis la "Komitaton por Konservado kaj Prizorgado de Ĉimpanzoj", de kiu li poste fariĝis prezidanto. Li estis ankaŭ universitata preleganto en Usono. En 2011 li relokiĝis al Hungario.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.