From Wikipedia, the free encyclopedia
En la kemio oni nomas funkcia grupo la atomgrupojn specife en organikaj kombinaĵoj, kie ili forte karakterizas trajtojn de la materialo kaj la kemiajn reakciajn ecojn. La kombinaĵoj, kiuj portas la saman funkcian grupon grupiĝas pro la similaj ecoj en materialgrupoj.
La funkcia grupo troviĝas aŭ en la prefikso aŭ en la sufikso, se ne ekzistas malnova nomo por la kombinaĵo.
Strukturo | Nomo | Prefikso | Sufikso | Reprezentanto |
---|---|---|---|---|
R-OH | hidroksila grupo | "Hidroksi-" | "-olo " | |
R-SH | tiola grupo | "Tio-" | "-tiolo" | |
R-C=OH | aldehida grupo | "-alo" | ||
karbonila grupo, ketogrupo | "Okso-", "Keto-" | "-ono" | ||
karbonila grupo | Estearato de n-ila | |||
R-X | halogenido(F, Cl, Br, J) | "Halogen- " | ||
acetila grupo | "Acetil-" | acetil-koenzimo A, acetil-ĥolino | ||
R-COOH | karboksila grupo | "Karboksi-" | "-acido" | |
R1-C=C=R2 | duobla ligo | "-eno" | ||
R1-CΞC-R2 | triobla ligo | "-in" | ||
R-SO3H | "-sulfonata acido" | |||
R-CΞN | Nitrilgrupo | "ciano-" | "-nitrilo" | |
R-NH2 | aminogrupo | "Amino-" | "-amino" | |
R-NO2 | Nitrogrupo | "Nitro-" | ||
R1-N=N=R2 | Azogrupo | "Azo-" | ||
R1-N=O | Nitrozogrupo | |||
R1-O-O-R2 | peroksido | "Peroksi-" | ||
fosfato | ||||
La plimulto de la alligita funkcia grupo ofte forte influas la kemiajn kaj fizikajn ecojn de la fina materialo.
Ĉi-sube prezentiĝas en komparo la 2 derivaĵoj de (alkano) butano:
Derivaĵo | Kemia kombinaĵo | Duon-strukturaj formuloj | Ecoj |
---|---|---|---|
Fina kombinaĵo | n-butano | senodora | |
karboksila kombinaĵo | Butanata acido ankaŭ butirata acido | acida, fiodora | |
Amina kombinaĵo | 2-butanamino ankaŭ sek-butilamino | baza, fiŝodora | |
La funkciaj grupoj sen aliatomoj kiel C=C kun duobla aŭ triobla ligo ne estas veraj funkciaj grupoj; ili estas strukturaj grundoj de la kemiaj konmbinaĵoj, kaj mem ne estas tre reakciemaj.
Ĉe benzolo oni parolas nur malofte pri funkcia grupo de duoblaj ligoj, kvankam tio karakterizas la kemiajn ecojn de tiu kombinaĵo (funkcia grupo: aromata sistemo).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.