Fuĝjano

provinco de Ĉinio From Wikipedia, the free encyclopedia

Fuĝjano

Fuĝjano (ĉine 福建省, pinjine: Fújiàn Shěng) estas provinco en la oriento de Ĉinio.

Rapidaj faktoj provinco de Popola Respubliko Ĉinio ...
Fuĝjano
Norma ĉine : 福建省
Fújiàn Shěng
Hakae : 福建省
Fuk-kien-sén
Minnane : 福建省
Hok-kiàn-séng
Mindonge : 福建省'
Hók-gióng-sēng
Mallongigo: 闽 (Mǐn/Mîn/Bân/Mìng respektive)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Fuĝjano montrata
Ĉinio kun Fuĝjano montrata
Ĉinio kun Fuĝjano montrata
Signifo de nomo福 fú – Fuĝoŭo
建 jiàn – Ĝjanĝoŭ (eks-urbo)
Administra specoProvinco
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
Fuĝoŭo
Provincestro Su Shulin

(ekde aprilo 2011)

Areo 121 400 km²
 - Latitudo23° 34' N al 28° 19' N
 - Longitudo115° 51' E al 120° 43' E
Loĝantaro (2020)
 - Ĉirkaŭ41 540 086
 - Loĝdenso342/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEPCNY 1,19 trilionoj
 -  MEP po kapoCNY 33 051
HDI0,870 (alta) (2008)
EtnojHanoj – 98%
Ŝeoj – 1%
Hujoj – 0,3%
ISO 3166-2CN-35
Oficiala retejo
http://www.fujian.gov.cn
vdr
Fermi

Laŭ la stato de 2020 en la provinco vivis 41 540 086 loĝantoj sur areo de 121 400 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 342 loĝantoj/km². Ĉefurbo estas Fuĝoŭo (福州市, pinjine Fuzhou), kaj simile grandas du pliaj urboj, esperante transskribebla Sjamen (厦门市, pinjine Xiamen) kaj Ĉjuanĝoŭ (泉州市, pinjine Quánzhōu). Alia grava urbo estas Ĝanĝoŭo (Zhāngzhōu).

Geografio

Fuĝjano estas iom pli ol 120mil km² vasta. Laŭ la loka kutima diro, ĝi entenas ok partojn de montaro, unu parton de akvo kaj unu parton de kamparo.

Oriente Fuĝjano estas tuŝata de la Ĉina Maro, pli precize de la Orientĉina Maro nordoriente kaj de la Sudĉina Maro sudoriente. La distanco inter la ekstremaj punktoj estas ĉirkaŭ 500km, sed, pro la multaj golfetoj kaj pintetoj, la tuta marbordo superas la longon de 3000km.[1] Fronte de la fuĝjana marbordo estas la insulo Tajvano.

Thumb
La Rivero de la Naŭ Kurboj kun la roko Yunu en la montaro Wǔyí

Montoj estas abundaj sed ne aparte altaj. La plej alta pinto estas en la monto Huánggǎng en la montaro Wǔyí, alta 2158 metrojn.

Riveroj ne apartenas al la grandaj basenoj de Ĉinio, sed al lokaj basenoj. Ĉirkaŭ du trionoj de Fuĝjano apartenas al baseno de ĝia plej grava rivero, la Rivero Mǐn, longa 580 km kaj tute entenata en Fuĝjano.

Fuĝjano estas tre proksima al Tropiko de Kankro, kvankam lokata iomete pli norde (maksimume ĉirkaŭ 3 gradojn). Ĝia klimato estas subtropika, somere humida: pluvoj okazas dum la tuta jaro, sed ĉefe inter februaro kaj septembro.

Historio

Vidindaĵoj

Esperanto en Fuĝjano

En Ĉjuanĝoŭ en novembro 2016 okazis la 8-a Azia Kongreso de Esperanto.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.