From Wikipedia, the free encyclopedia
Friedrich GEDIKE (naskiĝinta la 15-an de januaro 1754 en Karstädt-Boberow, mortinta la 2-an de majo 1803 en Berlino) estis germana pedagogo estante en favoro de novhumanismo.
Friedrich Gedike | |
---|---|
Gedike, 1791 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1754 en Boberow |
Morto | 2-an de majo 1803 (49-jaraĝa) en Berlino |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Familio | |
Infano | Carl Emil Gedike (en) |
Okupo | |
Okupo | pedagogo |
Edukita en la orfejo de Züllichau li studis en Frankfurto ĉe Odro teologion kaj klasikan filologion kaj iĝis en 1776 vicrektoro, en 1779 rektoro de la lernejo Werdersches Gymnasium je Berlino. Danke al li tiu ĉi gimnazio ekfloris.
De 1784 li anis ĉe la konsistorio kaj de 1797 kiel konsilisto ĉe la Supera lerneja kolegiaro. En 1791 li paralele transprenis la estradon de Köllnisches Gymnasium (de 1791 helpante, de 1793 sole). En 1790 li fariĝis membro de la Prusa Akademio de Sciencoj. La fondo de moderna porinstruista instituto (Seminar für gelehrte Schulen en 1787; ĝin li poste sukcese gvidis) kaj la enkonduko de maturiĝekzameno ĉe gimnazioj (1788) eblis ĉefe danke al li. Krom klasikaj fakoj instruotaj estis, laŭ koncepto lia, ankaŭ realismaj (natursciencoj, geografio ktp.).
Krom pluraj lernejaj libroj li publikigis la jenon: »Aristoteles und Basedow« (Berlino 1779); »Schulschriften« (Berlino 1789 kaj 1795, en du volumoj); »Vermischte Schriften« (Berlino 1801); eldonojn kaj tradukojn de diversaj klasikuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.