komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Freimettigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 432 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Freimettigen | |
---|---|
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee | |
Freimettigen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Konolfingen |
Geografia situo | CH1903: 614400 / 190725 (mapo)46.86757.6275 |
Nombro de loĝantoj | 432 |
Areo | 2,95 km² |
Alteco | 675 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3510 |
Komunumkodo | 0607 |
Mapo de Freimettigen | |
Freimettigen situas en la antaŭalpa monteta kamparo 13 kilometrojn norde de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la vilaĝo Freimettigen kaj la vilaĝeto Dessikofen sur alteco de 660 m s.m. en sudo de la komunumo.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,95 km², de kiuj 29,8% estas kovritaj de arbaro, 63,7% servas por agrikulturo kaj 5,8% por setlado. [1]
La komunumo Freimettigen limas en nordoriento kaj en oriento al Niederhünigen, en sudoriento al Linden, en sudo al Oberdiessbach, en sudokcidento al Häutligen, kaj en nordokcidento al Konolfingen.
Freimettigen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 229 de Thun al Konolfingen pasas laŭlonge de la okcidenta komunumlimo paralele kaj rekte apud la trajnlinio de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo. La stacidomo de Stalden en Emme-Valo situas rekte apud la komunuma limo 500 metrojn nordokcidente de la vilaĝa centro de Freimettigen.
La unua dokumenta mencio de Freimettigen datiĝas el la jaro 1282 kiel Vrimuotingen. Dum mezepoko Freimettigen estis parto de la feŭda senjorujo Hünigen kaj dividis ties historian sorton kaj venis en la jaro 1406 sub berna regado.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.