Remove ads
sendependa urbo en Virginio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Fredericksburg estas sendependa urbo en la Commonwealth de Virginio en Usono. En la popolnombrado de 2010, la populacio estis de 24 286,[1] pliigo el 19 279 en la popolnombrado de 2000. La urba populacio estis ĉirkaŭkalkulita en 29 036 en 2019.[2] La Buroo de Ekonomika Analizo de la Usona Departemento de Komerco kombinas la urbon Fredericksburg kun la najbara Kantono Spotsylvania, Virginio, por statistikaj celoj.
Fredericksburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
sendependa urbo urbo de Usono vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 982 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 028 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 38° 18′ N, 77° 28′ U (mapo)38.301829-77.470778 [+] | ||||
Alto | 18 m [+] | ||||
Areo | 27,220477 km² ( 272 2.0 477 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Fredericksburg, Virginia [+] | |||||
Fredericksburg estas 85 km sude de Vaŝintono kaj je 94 km norde de Richmond.[3]
Fredericksburg estis elstara havenurbo en Virginio dum la kolonia epoko. Dum la Enlanda Milito, Fredericksburg, duone survoje inter la ĉefurboj de la opoziciantaj fortoj, estis la loko de la Batalo de Fredericksburg kaj de la Dua Batalo de Fredericksburg. Tiuj batalkampoj estis konservataj, parte, kiel la Nacia Milit-Parko Fredericksburg kaj Spotsylvania. Pli ol 10 000 afrik-usonanoj en la regiono eliris el sklaveco al libero nur en 1862, atingante la liniojn de la Unio. Turismo estas la ĉefa bazo de la ekonomio. Proksimume 1.5 milionoj da personoj vizitas la areon de Fredericksburg jare, inklude la batalkampan parkon, la urbocentran vizitcentrojn, eventojn, muzeojn, artvendejojn, galeriojn, kaj multajn historiajn lokojn.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.