nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Franca Ruĝa Kruco - france Croix-Rouge française - estas societo de humanitara helpo en Francio, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Montrouge, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Philippe Da Costa.
Franca Ruĝa Kruco | |
---|---|
Croix-Rouge française | |
Lando | Francio |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
fondinto | Henri Dunant |
Fondiĝo | 25-a de majo 1864 |
prezidanto | Philippe Da Costa |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
dungitoj | 17021 |
Sidejo | Montrouge |
Interretejo | https://www.croix-rouge.fr/ |
Franca Ruĝa Kruco | ||
---|---|---|
Croix-Rouge française | ||
karitata organizaĵo organizaĵo organizaĵo por helpado nacia societo de Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento | ||
Komenco | 25-a de majo 1864 vd | |
Geografia situo | 48° 48′ 53″ N, 2° 19′ 42″ O (mapo)48.8147811944442.3283307611111 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Sidejo | Montrouge | |
| ||
Agareo |
Premiers secours | |
Fondinto(j) | Henri Dunant vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | association under the French law of 1901 with public benefit status | |
La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, nome kapitano Georges Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo[1]. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.
Ekzemple en 1907 en la franca societo de la Ruĝa Kruco oni fondis nacian komitaton por propagando de Esperanto. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto Espéranto et Croix Rouge. En 1916 Justin GODART, honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la sansistema fako (poste ministro), cirkulere rekomendis la lernadon de Esperanto al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10 000 erojn de la lernolibro de Esperanto de kapitano Georges Bayol.
Fine de la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proksimume 180 000 leterojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.