Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
François ROUX (naskiĝinta la 9-an de majo 1674 en Vienne, mortinta la 7-an de marto 1750 en Jena) estis germana romanistikisto, gramatikulo, leksikografo kaj pedagogo de franca deveno.
François Roux | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1674 en Vienne, Dofineo |
Morto | 7-an de marto 1750 (75-jaraĝa) en Jena, Saksio-Vajmaro |
Lingvoj | franca • germana |
Ŝtataneco | Germanio Reĝlando Francio |
Familio | |
Edz(in)o | Clara Maria Roux (Paulsen) (en) |
Infano | Heinrich Friedrich Roux (en) |
Okupo | |
Okupo | romanisto gramatikisto |
François Roux, patro de Heinrich Friedrich Roux, avo de Jakob Wilhelm Roux kaj prapatro de Georg Melchior Kraus kiel ankau de la skerma ĉampiono Paul Roux, studis en Grenoble kaj konvertiĝis je protestantismo. Estante persekutata hugenono li fuĝis al Germanujo. Ĉe la Universitato de Jena li studis jursciencon kaj iĝis privata instruisto, poste lektoro pri la franca lingvo samloke. Tio okazis kiam tiam estis ankoraŭ nenie profesorecoj por tiu chi fako. Inter liaj disĉiploj estis i.a. la estonta duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Ekde 1711 Roux estis ankaŭ la sekretario de ties onklo duko Vilhelmo Ernesto (Saksio-Weimar).
Roux prizorgis la disertacion de Johann Friedrich von Westenholtz, Sur l'usage de la langue françoise en Allemagne (Jena 1713), kio montras ke lia statuso ĉealtlerneja estis profesorsimila.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.