From Wikipedia, the free encyclopedia
Frédéric Auguste BARTHOLDI naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1834 en Colmar en la franca departemento Haut-Rhin, sed pasigis sian infanaĝon en Parizo. En 1853, li faris sian unuan skulptaĵon, la Generalo Rapp, por la urbo Colmar. 21-jaraĝe li longtempe vojaĝis kun amikoj en mezoriento. Li malkovris la tieajn gravajn malnovajn konstruaĵojn kiuj forte influos lin.
Frédéric Auguste Bartholdi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Frédéric Auguste Bartholdi |
Aliaj nomoj | Amilcar Hasenfratz |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1834 en Colmar, Haut-Rhin, Francio |
Morto | 4-an de oktobro 1904 (70-jaraĝa) en 6-a arondismento de Parizo, Francio |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Tombejo de Montparnasse, 28 |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Gimnazio Louis-le-Grand |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Jeanne-Emile Baheux (en) (1876–) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto pentristo |
Verkoj | Fontaine Bartholdi Fontano de Bartholdi Statuo de Libereco Fontaine Roesselmann Leono de Belfort |
De 1857 ĝis 1871, li skulptis multajn verkojn, inter ili la unuan version de la statuo de libereco, projekto farota kiel lumturo por la kanalo de Suez.
En julio 1870, Francio komencis militon kun Prusio, dum kiu Bartholdi estis oficiro en Naciaj gvardistoj. La sekvonta paco donis lian naskiĝan regionon al Germanio. Korvundita li foriris en Usonon. Lia unua skulptaĵo farita tie, nomiĝis "La malbena Alzaco". Li komencis la statuon de la libereco en 1875 kaj en 1880 Francio oficiale donacis la statuon al Usono, kaj ĝi estis inaŭgurata la 28-an de oktobro 1886. Li mortis la 4-an de oktobro 1904.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.