Fortunelo (Fortunella), ankaŭ nomata kumkvato, ankaŭ nomata nanaj oranĝoj , estas plantgenro ene de la familio de la Rutacoj (Rutaceae). Sestas proksime parencaj al la citruso. Kumkvato estas la esperanta nomo de la kantona-ĉina esprimo kam kwat (ora oranĝo).
'Fortunella , Fortunelo' | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
fortunelo (Fortunella spec.), jen la malaja fortunelo | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La frukto estas manĝata kun kernoj kaj ŝeloj; la ŝelo havas amaran-dolĉan guston, dalas fruktkarno estas tre acida.
Priskribo
Vegetalaj karakterizaĵoj
Kumkvato estas ĉiamverda arbusto aŭ malgranda arbo. Ĝi kreskas malrapide kaj fariĝas 2,5 ĝis 4,5 metrojn alta. La dense disbranĉita arbeto havas malgrandajn dornojn. La folioj estas malhelverdaj kaj brilaj. La floroj estas blankaj kaj similas al la aliaj Citruso-floroj. Depende de la grandeco la planto povas produkti plurajn cent fruktojn, eĉ mil fruktojn.
Generaj karakterizaĵoj
La fruktoj estas pir- ĝis ovoformaj kaj longas maksimume 5 cm, ili varias laŭ la koloro de malheloranĝa ĝis orflava. La acida kaj dolĉa karno estas dividita en kvin ĝis ses segmentoj, kiuj enhavas relative grandajn, manĝeblajn, sed amaretajn kernojn.
Disvastigo
La kumkvato hejmiĝas en Azio, sed estas hodiaŭ ankaŭ kultivata en Ameriko, Afriko kaj en la varmaj regionoj de Sudeŭropo (ekzemple Korfuo).
Sistematiko
La Kumkvatoj (Fortunella) ne estas separataj de la genro citruso (Citrus). Ĉiuj specioj povas esti rigardataj kiel Citrus japonica en la genro Citrus. La unuopaj specioj ne kreskas sovaĝe, sed estas rigardataj kiel kultivaraj grupoj aŭ kultivaroj de unu sola specio.
Kelkaj aŭtoroj distingas inter jenaj specioj de la genro Fortunella:
- Fortunella crassifolia SWINGLE
- honkonga kumkvato (Fortunella hindsii (CHAMP. EX BENTH.) SWINGLE)
- Marumi-kumkvato (Fortunella japonica (THUNB.) SWINGLE, Sin.: Citrus japonica THUNB.)
- Fortunella margarita, ovala fortunelo (LOUR.) SWINGLE)
- Fortunella obovata hort. ex TANAKA
- Fortunella polyandra (Ridl.) TANAKA
Krome estis breditaj ankaŭ hibridoj. Ekzistas ankaŭ intergenraj hibridoj, kiuj nomiĝas Citrus × Fortunella, aŭ Citrofortunella, al kiu ankaŭ apartenas la Limekvatoj.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.